Entempligo de Maria

Entempligo de la sanktega Virgulino
(Ticiano, 1534—1538)

En la tradicia (ortodoksa, katolika) kristanismo la Entempligo de Maria estas Maria-festo, per kiu la Eklezio rememoras enkondukon de la sankta virgulino Mario en la Templon (je la aĝo 3 jaroj) por edukado ĉe la Templo, kie ŝi loĝis ĝis la fianĉinigo al sankta Jozefo.

La festo okazas la 21-an de novembro (laŭ la respektivaj kalendaroj julia aŭ gregoria) — krom en la kopta eklezio, kiu festas la Entempligon la 29-an de novembro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search